|
Aŭstria Esperanto Movado |
|
Dieser Artikel in deutscher Sprache Videaĵoj en
Esperanto
|
|
Videaĵoj en Esperanto celas
unuavice doni al la spektanto impreson pri la viveco de Esperanto kaj
veki la senton ke ankaŭ li povus diri tion kion prezentas la videaĵo.
Do la celo estas atingi laŭeble grandan sinidentigon.
Oni povus opinii ke por konigi lingvon sufiĉas sonregistraĵoj. Jes ja, ankaŭ jam voĉo povas elradii simpation. Tamen se videblas kiu tie parolas eblas ligi rilaton al la aperanto sen rekte koni la personon. Ne ĉiu simpatias kun ĉiu. Pro tio gravas ke en E-videaĵoj aperu laŭeble multaj homoj kaj homtipoj. Alstrebindas kompreneble ankaŭ laŭeble larĝa distribuo de la gepatralingva fono de la aperantoj. La kvalito de la lingvo kaj de la sono estas decide gravaj. La lingvo devas esti gramatike korekta, la prononcado senriproĉa, la parolfluo devas esti agrabla kaj forestu ĝena fona bruo. Malgraŭ tio la parolantoj ne tenu mikrofonon en la mano, sed ili parolu libere. Tio ankaŭ signifas ke neniel okazu laŭtlegado de teksto sed ke la parolanto laŭbezone parkerigu la tekston. Eblas ja dividi la tekston en malpli longajn sekvencojn pro kio la parolanto devos koncentriĝi en ĉiu aparta kazo nur pri malmultaj frazoj. La unuaj tiaj videaĵoj verŝajne enhavos mallongajn sinprezentojn de unuopaj personoj. Sekve eblos ankaŭ registri interparolo-scenojn kio ja postulos ankoraŭ pli da kvalito kaj de la aktoroj kaj de la reĝisoro. Se temos pri klarigo de lokoj (konstruaĵoj, pejzaĝoj) la voĉo povas ankaŭ veni el la fono, sed alstrebindas paroligi homojn ĉiam denove kun la malfona originala sono. Devas ekesti la sento ke Esperanto ne estas "artefarita" sed vivanta lingvo. La originalaj registraĵoj havu akompanan tekston, aŭ sur la ekrano aŭ en akompana kajero. La E-sono tiel aldone povus aperi sur la ekrano kaj la traduko al la respektiva nacia lingvo povus aperi en presita formo en la akompana kajero. Per la tondado en la PK el la baza materialo eblas fari finajn produktojn por diversaj celoj kaj celgrupoj. El teknika vidpunkto eblas distribuado pere de KD aŭ DVD, videkasedo aŭ pere de la interreto (MPEG 4). Videaĵoj en Esperanto prezentas gravan faktoron por la akceptado de la lingvo ĉe la homoj. Pro tio gravas ke laŭeble multaj aktivuloj partoprenu en la produktado de E-videaĵoj. |
|
Aŭstria Esperanto Movado |