Aŭstria Esperanto Movado

Dieser Artikel in deutscher Sprache

Disvastigi Esperanton en la epoko de la interreto

Pro la ĝenerala uzado de la interreto la bazaj kondiĉoj rilate al disvastiga agado por Esperanto principe ŝanĝiĝis.

Por tion klare ellabori necesas priskribi la epokon antaŭ la interreto:

Por atentigi sufiĉe grandan nombron da homoj pri Esperanto oni disdonis flugfoliojn, surmetis afiŝojn, kaj oni dissendis informgazetojn. Precipe tiu dissendado postulis multe da laboro kaj rapide oni atingis limojn de la financaj rimedoj, ĉar malmultaj esperantistoj devis financi tion per siaj kotizoj. Tiel finfine eblis atentigi pri Esperanto nur malmultajn homojn.

El tiuj kiuj interesiĝis nur malmultaj siavice komencis eklerni Esperanton. Ili devis aĉeti lernolibron aŭ partopreni en koresponda kurso aŭ ili frekventis kurson en loka popola altlernejo (kiu tamen disponeblis nur en malmultaj urboj).

Plej multaj post la kurso ne plu okupiĝis pri Esperanto. Por resti daŭre en kontakto kun Esperanto ili devintus aboni gazeton (kun tre malbona proporcio inter prezo kaj ricevita produkto) aŭ ili devintus aliĝi al E-asocio kun membrogazeto. Tio multajn fortimigis. Radioelsendojn oni povis kapti plej ofte nur sur kurtondo en tre malbona kvalito pro kio ankaŭ radioaŭskultado ne alportis instigon.

El tiuj kiuj sekve vere abonis ion, verŝajne plej multaj iam partoprenis en iu internacia Esperanto-aranĝo kaj tiel aplikis la konojn de Esperanto en praktiko kaj eĉ pligrandigis ilin. Oni povis ankaŭ korespondi kun aliaj homoj en aliaj lando kio tamen pro la longa poŝta survojado ne ĉiam estis tre feliĉiga.

Koncize dirite, la sistemo funkciis tiel ke relative granda elspezo de laboro kondukis al nur malgranda rezulto kaj finfine aldoniĝis malpli da gejunuloj ol mortis maljunaj homoj. Tio kondukis al daŭra malkresko de la nombro de E-parolantoj.

Kiel nun funkcias la afero en la epoko de la interreto?

Estas centoj da retpaĝoj kiuj informas pri Esperanto. Tiu informo estas ĉiam elvokebla. La interesulo povas informiĝi post mallonga tempo pri Esperanto kaj decidi ĉu li volas daŭre okupiĝi pri Esperanto aŭ ne. Necesas kompreneble direkti la eblajn interesulojn al koncernaj retpaĝoj. En la kazo de personaj konatoj tio eblas per retleteroj, alikaze per kontribuoj en taŭgaj diskutforumoj en kiuj la verkanto de diskuta kontribuo povas meti ligilon al informpaĝo pri Esperanto. Eblas tre individue elekti tian informpaĝon. La kostoj por la produktado de tia informpaĝo kaj por la partopreno en diskutforumoj estas takseblaj per nulo, ĉar ĉiu aktivulo faras tion dum sia libertempo kaj ne okazas monfluo.

La interesulo nun povas en interreto tuj komenci lerni Esperanton. Li povas ne nur legi tekstojn sed povas aŭskulti ankaŭ instruaĵon kio rekte enoreligas la lingvon. Estas ankaŭ korespondaj kursoj en la interreto en kiuj oni retpoŝte forsendas ekzercojn por korektado. Eblas tralabori ankaŭ plurajn kursojn samtempe kaj tiel lerni Esperanton laŭplaĉe. La nombro de kursoj direktitaj al celgrupoj daŭre kreskas. En la interreto ankaŭ disponeblas aldona materialo, ekz. ReVo - Reta Vortaro - multlingva interreta vortaro. Ĉio tio estas senpaga kaj ankaŭ ne ŝarĝas la kason de Esperanto-organizo. Ĉio okazas senpage de volontuloj.

Post la interreta kurso (aŭ eĉ dum la kurso) eblas partopreni en diskutforumoj, aŭskulti radioelsendojn aŭ informiĝi en Esperanto pri multaj interesaj aferoj el la tuta mondo (ekz. legi mondajn novaĵojn sur retpaĝo de Ĉina Radio). Esperanto tiel sen granda fortostreĉo fariĝas ĉiutaga lingvo. Eblas ĝui Esperanton ĉiutage kaj esti aktiva en tiu lingvo sen forlasi la propran loĝejon kaj sen iuj aldonaj kostoj. Per la ĉiutaga kontaktebleco kaj praktiko eblas atingi post mallonga tempo tre bonan scipovon de la lingvo kaj ricevi per tio konfirmon de la utilo de Esperanto.

Se oni deziras persone renkonti homojn por paroli kun ili en Esperanto, eblas informiĝi en la interreto pri internaciaj renkontiĝoj kaj tuj aliĝi rete. Oni ricevas tuj detalan informon pri la aranĝo kaj povas prepari sin plej bone al la partopreno. Se dum la aranĝo oni konatiĝis kun interesaj homoj eblas tuj resti en kontakto kun ili retpoŝte, interŝanĝi fotojn kaj tiel daŭre teni proksiman amikan rilaton.

En tiu sistemo ne necesas aboni periodaĵon kaj ne necesas membriĝi en organizo. Oni estas uzanto de Esperanto, oni pagas por la partopreno en aranĝoj aŭ por libroj, son- kaj filmmaterialo, sed oni apenaŭ pagas regulan kotizon.

Tiel la disvastiĝo de Esperanto funkcias sen firma organizo. Nun la reta sistemo forpuŝis la hierarkiajn strukturojn. Kiu mem volas kontribui por pligrandigi la oferton en la interreto ne plu bezonas prezidanton aŭ estrarkunsidon. Oni faras ĉion kiam kaj kiel kaj kiom ofte oni deziras fari ion. Tio ne signifas ke oni restas sola. Eblas rendevui kun aliaj aktivuloj pere de la interreto kaj oni povas kune realigi difinitajn projektojn.

Esperanto-organizoj ne fariĝas tute superfluaj, sed ne plu restas al ili grandaj taskoj. Ilia ĉefa tasko estas teni la kontakton al ŝtataj instancoj por ebligi instruadon de Esperanto en lernejoj kaj por akiri subvenciojn por certaj projektoj.

Ĉiukaze la E-organizoj devas rekonsideri la aferon kaj formuli kion sencohavan ili faru kaj kion ili kapablos kaj kiel ili financos tion.

Per la interreto Esperanto nun kreskas de malsupre supren!


Aŭstria Esperanto Movado