Aŭstria Esperanto Movado

Diese Seite in deutscher Sprache

Jam io moviĝas

Kiel ni raportis en tiu ĉi loko, la asocio "Aŭstria Esperanto Movado" decidis malfondiĝi. Tiu konsekvenca paŝo alportis novan sinmoviĝon al la aŭstra Esperanto-pejzaĝo. La fortoj povas kaj devas nun trovi novan konstelacion.

Finiĝis epoko kiu estis markita ke laŭlonge de la limoj de Aŭstrio sin etendis la "fera kurteno" kaj pro tio kontaktoj al la najbaraj landoj eblis nur tre limigite. Tiu situacio kondukis al grandskala lamiĝo de la ideo de Esperanto pri la kompreniĝo inter la popoloj. Oni devis meti Esperanton en pli vastan kuntekston kaj oni ekaktivis pro tio en la kadro de UNESKO.

Kompare kun translimaj kontaktoj inter homoj de najbaraj landoj tio estis afero pli abstrakta kaj sekve Esperanto altiris malpli da homoj. Pro la politika novorientiĝo post la disfalo de la socialisma ordo en la tiamaj ŝtatoj de la Varsovia pakto ankaŭ la tieaj E-grupoj estis esence trafitaj en sia ekzisto ĉar la homoj ankaŭ devis trovi novan orientiĝon.

Nur nun kiam tiuj najbaraj landoj fariĝis EU-membroj kaj la kunlaboro faciliĝis ankaŭ pro la interreto, ĉiuj pordoj por Esperanto denove malfermiĝis. La Esperanto-aktivularo estas trovonta novan kunordiĝon por doni per pli da kunlaboro kun najbaraj landoj novan impeton al la disvastiĝo de Esperanto.

Ni daŭre raportos pri la evoluo kaj tial invitas vin baldaŭ reviziti nian retpaĝaron.

Legu pli:
por aktivuloj: Disvastigi Esperanton en la epoko de la interreto
por aktivuloj: Aktualaj taskoj en Aŭstrio
por aktivuloj:
Kontenteco pri Esperanto
por aktivuloj:
Videaĵoj en Esperanto
por aktivuloj:
Interŝanĝo de spertoj ĉe E-renkontiĝoj

Kun koraj salutoj
Anton Oberndorfer
members.aon.at/aldone

Aŭstria Esperanto Movado